Karibu


Mi ne scias kial mi verkis ĉi tiun paĝon... se vi estas psikologo vi povas helpi min!
Eble mi verkis ĝin por defii min aŭ, pli verŝajne, ĉar mi ŝatus propagandi kelkajn miajn interesojn, ĉefe tiujn pri Esperanto kaj la suahila lingvo. (Kompreneble vi ne bezonas ke mi konviku vin pri Esperanto!)
Mi lernis Esperanton aŭtodidaktike kiam mi estis pli-malpli deksesjara, pri la suahila mi doktoriĝis ĉe la Napola Universitato pri Orientaj Studoj (Istituto Orientale di Napoli).
Mi interesiĝas ankaŭ pri informadiko, kvankam mi havas abiturientan diplomon pri mekaniko!
Pri nenio mi estas "profesiulo", tamen eĉ mi ion faris: verketojn pri kaj en Esperanto kaj suahila:
kaj kelkajn programojn por komputiloj. Mi konas iomete jenajn programlingvojn: Basic, Assembler, Pascal, sed nun mi verkas programojn per Clipper. Ekz.:
Nun mi estas tradukanta kelkaj el ili al Visual Basic aŭ Visual C++ (kvankam mi ĵus komencis lerni ĉilastan).



© Nino Vessella , 1996-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.
2000 10 20