UNU EL LA KLOPODOJ ENKONDUKI ESPERANTON EN TANZANUJON
Estus interese skribi historieton pri la disvastigo de esperanto en Tanzanujo. Do mi proponas al ĉiuj tanzanaj esperantistoj aŭ eksterafrikaj esperantistoj rakonti propran historion. Verŝajne ni povos eldoni libreton.... Mi komencas per mia propra sperto, sed mi forlasos iom da detaloj ĉar mi ne estas verkisto kaj paroli pri ĉiuj detaloj postulos tro da tempo.
La aventuro komenciĝis en la jaroj 80aj, mi ne memoras ekzakte kiam, sed
ĝi komenciĝis per mia propono al s.ro Renato Corsetti de aperigo en
sŭahillingvaj (bv. ne uzi la abomenindan vorton "svahila", se vi
havas dubojn pri fundamenteco de la nomo de la litero 'ŭ', uzu "suahila")
ĵurnaloj pri esperanto, aŭ plibone mi tradukis en la sŭahilan
lian broŝuron "Por defendo de la afrikaj kulturoj" kaj proponis
al li propagandi tiun broŝuron en Orienta Afriko. Tiutempe estis en Kenjujo
s.ro Ian Tarrant (mi ne memoras ekzakte, sed ŝajnas al mi ke li estis tie
kiel misiisto aŭ instruisto), esperantisto al kiu ni petis kontrakti la
aperigon de anonco de mi preparita en la sŭahila. Do, en la jaro 1981a
aperis almenaŭ ok fojojn (mi ie notis ke la apero okazis kvinfoje monate,
sed pro la leteroj de mi ricevitaj mi certas nur pri jenaj datoj
21/3-23/5-6/6-10/6-4/7-12/9-10/10- 21/10, verŝajne UEA havas pli precizajn
informojn, se ili plutenas la koncernajn fakturojn) la ĉitie aldonita
anonco en la ĵurnaloj "Taifa Leo" kaj "Taifa Weekly",
poste ni reaperigis ĝin trifoje en la jaro 1983a (9/5-18/5-5/9). Post tiuj
anoncoj mi ricevis cent deksep leterojn el homoj al kiuj UEA sendis senpage
"Kwa kulinda tamaduni za Afrika" (titolo korektenda al "Ili
kulinda tamaduni za Afrika"!).
Ĉi rilate estas interese legi tion kio, laŭ la belga bulteno "Voko",
n. 21, Gerrit Berveling skribis en sia "Ŝtreĉitaj koroj": "Aŭguste
mi hazarde renkontis en butiko libreton en la Angla pri la Svahila lingvo kaj
ĉar pri tiu lingvejo (tiel!) absolute nenion mi sciis, mi ĝin
aĉetis pro almenaŭ ekhavi iom da imago tiuteme. Je mia miro, tie mi
renkontis en ĝi plurloke la nomon de Prof. Jan Knappert, Nederlandanon kiu
tiutempe ankoraŭ profesoris kiel fakulo pri la Svahila lingvo kaj la Afrika
Islamo en Londono. ... Mi sciis, ke UEA kaj TEJO aperigis broŝuron pri la
lingvoproblemo ĝuste por Afrika publiko en la Angla kaj Franca. Laŭ mi
estus multe pli konvene, se tiucele oni eldonus ĝin en iu Afrika lingvo -
do kial ne en la Svahila? Estante estrarano de L.E.E.N. [Piednoto: La Nederlanda
Esperanto-Asocio], mi kuraĝis skribi al tiu nekonata s-ro prof-o.... Post
nelonge mi rericevis tute amikecan, oni povus diri: kameradecan leteron de Jan
Knappert, kiu diris ke kun plezuro sen ajna kosto li tradukos la broŝuron
en la Svahila [Piednoto: Ĝi aperis en 1979. Ankoraŭ haveblas.]. Tiel
okazis. Poste li ankaŭ verkis vortaron dudirektan (UEA, Rotterdam 1983),
sed tio okazis plene sen mia enmiksiĝo."
En la jaro 1983a, danke al unu el miaj tanzanaj amikoj (la reviziinto de mia
traduko de la supremenciita broŝuro), ni aperigis similan anoncon en
tanzana ĵurnalo "Uhuru", mi ne memoras kiomfoje, sed certe je la
30/03/1983. Kaj certe al ĉi tiu anonco reagis ducent dudek homoj, al kiuj
UEA same sendis la sŭahillingvan broŝuron. Intertempe, en 1982, mi
pretigis la lernolibreton "Jifunze lugha ya Kiesperanto" surbaze de la
angla "Esperanto for beginners" de Butler.
Laŭ mia memoro la proceduro estis tre simpla:
- aperigo de la anonco
- respondo al la reagoj per sŭahillingva letero kaj per la broŝuro de "Kwa kulinda tamaduni za Afrika"
- sendo al homoj, kiuj, leginte la broŝuron, reagis al mia letero, de la lernolibreto "Jifunze lugha ya Kiesperanto" kaj anglan "Esperanto- key",
kelkaj el ĉi tiuj homoj starigis lernogrupetojn: al ili ni sendis ankaŭ kasedon (mi ne memoras kiun ekzakte), la plejmulto el tiuj homoj estis el Kenjujo.
En 1982 mi komencis "eldoni" bulteneton por la unuaj "lernantoj",
unua numero aperis en aprilo 1982a per la nomo "Kenja bulteno", dua
numero, iĝinte "Orientafrika bulteno", aperis en novembro 1982a,
tria numero en februaro 1983a, kvara numero en majo 1983a kaj la lasta en
decembro 1983a.
Kvankam UEA, pere de S.ro Hans Bakker, multe helpis, multon mi faris miakoste, kiel kutime ĉe esperantisto, kaj kiel S.ro Hans Bakker mem.
Dum la postaj jaroj mi korespondis private kun kelkaj "esperantistoj" el Orienta Afriko, sed mi praktike forlasis mian agadon. Ĉefa kialo estis sendube la por mi tro granda kvanto da leteroj al kiuj mi estis devinta respondi, sed, malgraŭ mi ne bone memoras, io alia malkontentigis min... sufiĉas legi la artikolojn aperintajn en la revuo "Esperanto" de UEA pri agado en Tanzanujo.
Unua kunveno: nu Esperanto estas ankaŭ tanzana
Tamen en 1987 mi forflugis al Tanzanujo, ĉefe kun la celo kontakti tieajn interesiĝintojn al Esperanto.
El tiu sperto mi havas ian raporton, kiun verŝajne mi intencis sendi al UEA - kvankam mi ne agis je ties nomo -, sed fakte mi ne plu finis ĝin.
Mi forveturis el Daresalamo promesinte al lokaj amikoj de Esperanto helpon (pri kiu mi poste parolos), sed reveninte mi sentis malagrablan situacion.
Verdire jam antaŭ ekkomenci la vojaĝon mi sentis tion: mi petis materialon kaj ĝisdatigon pri la agado en Tanzanujo, sed mi ricevis fakturon!
En Daresalamo mi fakte laboris preskaŭ nur por Esperanto. Mia unua zorgo estis kontakti la homojn kiuj respondis al miaj leteroj por organizi kunvenon kaj eventuale intensan kurson.
Sed renkonti ilin ne estis facila tasko, ĉar multaj estas sen telefono
kaj mi ne havis lokon kie kunveni, do, kiam eblis, mi persone iris al la
laborloko de la koncernatoj, sed ne ĉiam eblis ilin trovi, ĉar unu
tiutage estis for, alia maldungiĝis aŭ estis maldungita, alia estas
frato de la homo kies adreson li uzis, ktp. Tamen, mi havis kontaktadreson
ĉe la itala ambasadejo, per kiu mi povis informi tiujn, kiujn mi kontaktis
per letero antaŭ ol mia forflugo el Italujo, ke mi atendis ilin
ĉiutage je certa horo en la urba ĝardeno! Kelkaj venis.
Inter tiuj estis grupo el Bunda (mi ne memoras ĉiujn, sed certe inter ili estis s.roj Mramba Simba, Barnabas Magesse, Charles Hiza, Jayrous Eliakimu). Kelkaj el ili neniam havis okazon viziti Daresalamon kaj vidi maron. Unu el ili eĉ ne povis kredi ke la mara akvo estis sala, do ni promenis ĝis la maro kie li devis gustumi tiun akvon sed li eĉ ne tute kredis, ke la Hinda Oceano estas pli granda ol la Lago Viktoria! Fakte, se oni vidas tiun lagon estas tre malfacile kredi, ke temas pri lago.
Dum ni estis sidantaj ĉe la strando proksime de la Agakana Malsanulejo alproksimiĝis policisto kun sia helpanto.
Tiu estis mia dua okazo vivi policecan ŝtaton (sen konsideri eŭropan ŝtaton). La unua fojo estis en Arusha en la jaro 1975a. Tiu estis ankaŭ mia unua vizito al Tanzanujo. Mi kaj mia edzino estis akompanita de loka amikino, verdire ŝi translokiŝis el Tabora, al oficiala inaŭguro de la nacia festotago ‘sabasaba’ (7-7), en la urba stadiono, kompreneble mi volis foti ĉion: por la unua fojo mi ĉeestis deklaron de ‘ngonĝero’! Tial nia amikino demandis permeson al iu aŭtoritatulo. Poste elirinte el la stadiono mi estis fotanta la monumenton pri la Arusha Deklaracio. Subite mi estis kaptita de ordo da soldatoj kiuj forprenis mian fotilon kaj surportis min al iu oficejo, kie alia aŭtoritatulo riproĉante kaj timigante nian amikinon malfermis la fotilon kaj forĵetis mian filmon. Oni vere timigis nin.
Nun la afero estis alia. Ni estis sidantaj ĉe strando du aŭ tri metrojn malproksime de la superlaŭanta strato kie estis la policisto, lia helpanto vokis unu el miaj amikoj, kiu tuj iris al ili sed li tro alproksimiĝis al la policisto, kiu minacis lin per bastono montrante, ke mia amiko devis stari je distanco sufiĉa por ke la bastono atingu lin, sed ne tro proksime! La policisto neniam parolis rekte al li nur tra sia helpanto. Tiel miaj amikoj estis unuope vokita kaj pridemanditaj de tiu policisto. Feliĉe unu el ili havis membrokarton de la tiam reganta partio... do ili fidis kaj foriris.
Ĉi tiuj amikoj jam kapablis paroli en Esperanto, kaj ni parolis nur en Esperanto: ili unuafoje parolis en Esperanto kun netanzana homo. Ja ili ne estis lingve "valoraj", sed estis tre aktivaj: en Bundo ili ĉiuvespere renkontiĝis kaj studis Esperanton gvidataj de S.ro Mramba Simba. Ni parolis pri kelkaj lingvaj problemoj, sed ĉefe pri UEA. Mi devas konfesi, ke ili ne havis klaran ideon pri nia Asocio, kelkaj el ili opiniis ke nia organizo estas ia profitcela institucio por kiu oni povas labori kaj per kiu oni povas gajni monon. Mi donis al ili kelkajn konsilojn pri organizado de loka grupo kaj eventuale nacia asocio. Ilia fervoro tre impresis min!
Fine mi sukcesis havi tempon viziti sŭahillingvan institucion (BAKITA), kie mi renkontiĝis kun S-ino Donathila Mwaituka (aŭ f.ino Mganga), kiu estis forstrekota el la UEA-listo, kaj S.ro Ramadhani S.K. Tuli. S-ino Donathila Mwaituka ne povis helpi min, ĉar dum tiuj tagoj okazis kongreso de revoluciaj afrikaj partioj en Daresalamo kaj ŝi deĵoris tie kiel interpretisto de la portugala lingvo al la sŭahila, sed pere de S.ro Ramadhani Tuli mi kontaktis la Direktoron de la Nacia Biblioteko en Daresalamo, kiu disponigis al ni salonon por kunveno kaj promesis oficiale gasti lokan grupon de "Lernantoj de Esperanto" kaj, akceptinte la materialon kiun mi kunportis, disponigi apartan srankon al esperantlingvaj libroj kaj revuoj.
Do, finfine, mi havis lokon kie kunvenigi la homojn por interkonatiĝi kaj informi ilin pli detale pri Esperanto kaj UEA. Tiu lingva Institucio pagis multobligon kaj sendon de invito al ĉiuj daresalamaj amikoj de esperanto.
Bedaŭrinde mi ne plutenas kopion de tiu invito, sed mi havas liston de la invititoj kaj de la kunvenintoj.
Al la kunveno, la dekan de julio je la deka matene, partoprenis dekon da homoj (10-10-10!). La partoprenintoj ne estis multaj ĉar kelkaj ne ricevis permeson lasi la laborlokon, aliaj ne ricevis gustatempe la inviton, ktp. En tiu kunveno ni parolis (en la sŭahila, ĉar multaj ankoraŭ ne kapablis uzi esperanton) pri Esperanto, pri la nuntempa utilo/neutilo de Esperanto por afrikano, pri UEA (oni ĉiam miskomprenis ĝian karakteron).
Malgraŭ la konataj bazaj bezonoj de afrikanoj ĉi tiuj decidis fondi grupon por lerni kune Esperanton. Oni elektis sekretarion (s.ro Ramadhani Tuli), kasiston (s.ro Christopher M. Msuku) kaj decidis renkontigi regule ĉe la biblioteko, kiu farigis ankaŭ kontaktadreso de la grupo.
Rilate la organizon de la grupo mi proponis mian helpon kaj sugestis fiksi kotizon per kiu oni povus surloke multobligi bulteneton (mi pensis pri la jama "Orientafrika bulteno"!), ĉar S.ino Donathila Mwaituka kaj S.ro Ramadhani Tuli promesis ke ili utiligos la multobligilon de BAKITA (la sŭahillingva institucio). Dum la kunveno ni eĉ kalkulis la kostojn de tiu laboro kaj decidis pri la kotizo!
La sekvan tagon mi ricevis leteron el S.ro Kabeya Mulunda kaj S.ro Miya Muganga, esperantistoj el Kigwa, kiu estis dum tiuj tagoj en Daresalamo.
Ili hazarde vidis en aŭtobuso homojn kun Esperantaj revuoj kaj post prezentiĝo eksciis pri mia ĉeesto en Daresalamo. Ni renkontiĝis kaj multe parolis, ankaŭ kun ili mi parolis nur en Esperanto.
Ili estis zairaj rifuĝintoj kaj vivis en Kigwa kun aliaj zairaj rifuĝintoj el kiuj la "Maendeleo" grupo. Ili estis studentoj en Ruandujo, kiam Gadafi vizitis Ruandujon. Tiam Gadafi volis renkontiĝi kun la laboristoj de loka hospitalo, kie laboris amiko de tiuj rifuĝintoj. Tiu amiko invitis ankaŭ la studentojn al la kunveno. Oni fotis ilin kaj la zaira registaro vidinde la foton tute ne aprecis tion, kio okazis, kaj akuzis ilin pri terorismo. La flegisto reirinte zairujon foraperis. La aliaj rifuĝis al Tanzanujo. Tie ili vivis en "kampadejo" por rifuĝintoj el kiu ili ne povis eliri sen speciala permeso kaj kie ili ne povis vivteni sin sen ŝtata helpo, kiu konsistis preskaŭ nur el senpaga manĝo kaj loĝado. Ili havis problemojn eĉ ricevante donace esperantajn librojn, ĉar ili devis pagi postan imposton kaj ili ne ĉiam havis sufiĉe da mono por tion pagi. Miaj alparolantoj estis en Daresalamo ĉar ili estis malsanaj kaj ricevis specialan permeson sin kuraci tie, sed ili ne povis foriri el la daresalama loĝejo sen alia permeso.
Kiel kutime, reveninte al Italujo mi ne plu sukcesis helpi tiun daresalaman grupon.
Mi sendis miakoste iom da materialo kaj, kun la helpo de Renato Corsetti, mi komencis verki en la sŭahila ian primovadan gvidilon sed mi fiaskis!
Nu, ne temis pri vera fiasko, sed pri nekompleta verko. Mi ankoraŭ havas ĝian malneton.
Ĉefa kialo de mia fiasko, ĉifoje, estis nerespondo de la S.ro Ramadhani Tuli kaj S.ro Christopher Msuku al miaj leteroj. Poste, jam en 1991, mi konstatis, ke ĉiuj daresalamaj partoprenantoj al tiu kunveno tute malaperis!
Dua renkontiĝo: Unua Nacia Kunveno
La 30an de decembro 1991a mi ricevis leteron el S.ro Constantine Mashauri: mi ricevis ĝin samtempe al mia decido denove viziti Tanzanujon. Do, mi rekontaktis kelkajn tanzanajn esperantistojn okaze de tiu mia vizito al Tanzanujo. Mi renkontiĝis ankaŭ kun Anita Dagmasrdotter el Svedujo, kiu tiutempe okupiĝis pri Afrika Agado. En tiu jaro, 1992, ili estis organizantaj ian nacian kunvenon ĉe Supera Lernejo pri Agrikulturo.
Mi devis rezigni pri tiu permeso, tamen mi iel partoprenis kaj tiu estis tre bela sperto. Dum la kunveno oni diskutis pri la movado, pri sŭahila metriko (miaj interparolantoj tre spontanee kapablis verki poemojn, mi ankoraŭ havas poemon verkitan de S.ro Costantine Mashauri, sed multaj el ili ne bone konis la sŭahilan metrikon), ktp. Dum tiu periodo S.ro Costantine Mashauri kaj mi diskutis pri statuto de ia Tanganyika Asocio, ĉefe pri kiom da voĉdonoj oni bezonis por esti estrarano, kaj kontaktis la tanzanajn instituciojn por oficialigi ian tanzanan esperanto-organizon, kaj ni malkovris - danke al funkciulo, en malhela subteretaga oficejo - ke jam estis oficiale akceptita ia Tanzana Esperanto-Asocio, kaj, do, la nura paŝo farenda esti komuniki la novan estraron al la tanzana registaro (aŭ io simila, mi ne plu bone memoras).(Aliaj fotoj de la renkontiĝo)
Poste (en la jaro 2001a), mi sciis, ke S.ro Sao lernis Esperanton danke al S.ro Tibor Sekelj, sed pro aliaj okupoj post ties foriro li ne aktivis. Estus interese, koni historion de tiuj jaroj. Mi nur scias, ke tiam ili mendis kelkajn kopiojn de "Teach Yourself Esperanto", sed ili ricevis nur parton de la senditaj kopioj, ĉar la sekreta polico bezonis lerni la lingvon! Tion en 2001a rakontis al mi S.ro Sao aldonante, ke poste li renkontis unu eksiĝintan policanon kiu kapablis paroli esperanton!
Reveninte hejmen, mi sincere intencis reaktiviĝi. La entuziasmo de tiuj esperantistoj kontaĝis min! Do la 2an de decembro 1992a mi sendis al ili (ĉefe al S.roj Costantine Mashauri, Mramba Simba, Charles Hiza, Tembo) kelkajn kopiojn (5-10) de "Rakontoj pri Afanti", "Salale!", "Kwa kulinda tamaduni za Afrika", "Skizo de sŭahila metriko", vortaroj.
Sed, bedaŭrinde, mi ricevis neniun respondon.
Mi skribis al UEA proponante reeldonon de "Jifunze ...", sed mi ricevis respondon el kiu mi komprenis ke tiu afero ne plu koncernas min.
Poste mi ricevis el Tanzanujo peton de ĉ. 150 Usonaj dolaroj por aĉeti televidaparaton... Mi denove seniluziiĝis, kvankam kelkfoje mi ricevis (kaj ankoraŭ ricevas) interesajn leterojn en esperanto. S.ro Mramba Simba, ekzemple, la 2an de majo 1996a, skribis: "Mi povas diri al vi, ke [vi] estis nur la komenco de nia laboro pri Esperanto en mia lando. Post tiu [renkontiĝo] okazinta en DSM, multaj okazis al mi en Bunda. Vizitis min multaj policistoj dum multaj sennombraj fojoj por esplori de mi kion mi faras sub la nomo Esperanto. Ili venis ĉe mi dumnokte, matene, tage kaj eĉ vespere. Feliĉe ke mi neniam timis ilin, kaj ĉiam mi ĉiam respondis iliajn demandojn kiujn fojfoje estis ĝenaj."
Verŝajne estas interese scii ke al tiu renkontiĝo en Daresalamo estis oficiale reprezentita la registaro!
Bone, jen kelkaj informoj pri mia rilato al Esperano en Afriko, verŝajne se mi plibone esplorus mian memoron kaj ĉefe miajn dokumentojn mi povus trovi aliajn interesajn informojn. Sed tion la tempo ne permesas al mi.
Aliaj esperanto-agadoj en Tanzanujo
Kompreneble, mi parolis nur pri tio kion mi konas. Ja, aliaj homoj individue aŭ nome de UEA tre aktivis en Tanzanujo. Estus interese kolekti informojn pri agado de aliaj unuopaj esperantistoj en Tanzanujo. En la jaro 1990a danke al helpo de Kikuŝima Kazuko 'Krizantemo' mi sukcesis aĉeti vortaron Sŭahila-Japana de Prof. Yoichi Wazaki. Nu en la sŭahillingva antaŭparolo (bedaŭrinde, mi ne konas la japanan) estas skribite: "Mi unuafoje alvenis al Mangola la 27an de julio 1963a. Mi starigis malgrandan lernejon nomitan 'MANGOLA RONDO' por infanoj kaj plenkreskuloj." La vorto 'rondo' estas ankaŭ esperanta vorto, do mi esploris pere de Krizantemo kaj ni malkovris, ke tiu japana universitata profesoro pri la sŭahila estis esperantisto. Li mortis la 29an de junio 1992a. Vi povas trovi lian nekrologon en la japanlingva bulteno "La Movado", organo de KLEG, n.ro 498, aug. 1992. Ĉu li instruis ankaŭ esperanton tie?
Ne malfacilas naski, sed certe igi kreski
Tion diras sŭahila proverbo kaj mi kredas, ke tiuj (ekz. Anita Dagmasrdotter), kiuj anstataŭis min surprenis malfacilan taskon.
Mi multfoje reflugis al Tanzanujo pro miaj lingvaj interesoj kaj pro la starigo de NeRegistara Organizo por helpi lernejojn kaj malriĉulojn per malgrandaj kreditoj laŭ la ekzemplo de Mohammed Yunus. Mi ĉiufoje kontaktis esperantistojn, ĉefe en Daresalamo, kiuj tre helpis min. Sed tiuj kontaktoj estis tute privataj, malgraŭ mi plurfoje klopodis kunporti lern- aŭ/kaj leg-materialon por la Tanzana Esperanto-Asocio, kiun mi foje donis al Costantine Mashauri foje al Matabaro Minani. Mi neniam agis je la nomo de UEA, ĉar mi scias, ke aliaj homoj sindediĉas al disvastigo de Esperanto en Tanzanujo pli regule, konstante kaj verŝajne pli kompetente ol mi povus fari.
En la jaro 2000a mi sukcesis plenumi malnovan promeson faritan al S.ro Mramba Simba. Li plurfoje invitis min kaj mian familion al sia loĝloko, kiu, laŭ la mapoj, estas en la fama Serengeti. Do, mi, sed pro la kostoj sen la familio, veturis al Bunda. Verdire ne nur por viziti esperantistojn sed ankaŭ por esplori alian regionon de Tanzanujo, ĉar la vilaĝo kie mia asocio estis laboranta ŝajnis al mi tro riĉa kompare kun tio kion mi konas pri Tanzanujo kaj mi intencis proponi movon de niaj intervenoj.
En tiu regiono mi malkovris la tanzanan esperanto-movadon. Mi estis tiom feliĉa vidi kion oni (Anita Dagmasrdotter, mi kredas) atingis en Tanzanujo, ke mi komencis pripensi reaktivi laŭ mia ebleco.
Aliflanke, mi konstatis aliajn ŝanĝojn okazintajn en Tanzanujo, post la mortigo de la "fama" afrika socialismo ("ujamaa" en la sŭahila), kiu tute ne koincidas kun "komunismo", malgraŭ la opinio de kelkaj turistoj, kiuj atribuas al tiu 'komunista" epoko ian ne bone klarigitan 'pasivecon', kiu memorigas al mi jenan anektodon.
Iam iu etnologo, vivanta ĉe iu sudamerika tribo pro siaj studoj, restis sen krajonoj. Li treege bezonis tiujn por desegni kaj skribi, do li decidis reveturi hejmen. Kiam la "pasiva" tribestro malkovris la intencon de sia gasto, li demandis al tiu el kiu materialo estas faritaj la krajonoj. "El grafito kaj ligna stangeto", respondis la etnologo. Mire la tribestro respondis: "Nu, kie estas la problemo? Sub tiu monto vi povas trovi grandan kvanton da grafito, kaj vi vidas ke ni estas ĉirkaŭataj de arboj. Do, kial vi mem ne fabrikas viajn krajonojn?" La "aktiva" etnologo reflugis hejmen!
La de mi konataj tanzanoj - mi konas sufiĉe multajn tanzanojn - estas tro aktivaj. Ili ĉiam superŝutas min per projektoj celantaj 'krajonojn'!
Ja ili estas pasivaj rilate aŭtoritatojn; kaj aŭtoritato tie havas
alian signifon ol tiu, kiun ĝi havas en Eŭropo aŭ almenaŭ en
Italujo. Aŭtoritato, ekzemple, povas esti ankaŭ busa ŝoforo. Se
tia homo decidas kure konkuri kun aliaj veturiloj, la pasaĝeroj pasive
lasas, ke li tion faru, malgraŭ ili scias, ke li endanĝerigas iliajn
vivojn. Se mi bone memoras, strataj akcidentoj statistike estas la ĉefa
kaŭzo de morto.
Mi revenu al la ŝanĝoj. En la 'pasinteco' ĉiufoje kiam tanzanoj parolis al mi ili volis scii el kiu misiejo mi venas, ĉar la plimulto de sŭahilparolantaj blankuloj estas misiistoj, nun ili volas scii pri kiu projekto mi okupiĝas kaj en kiu tanzana regiono mi laboras.
Yunus Mohammed estis revolucia per sia eltrovo de etprunta sistemo por malriĉuloj kun etaj projektoj por etaj entreprenoj, sed nun eĉ la Monda Banko, kiun opoziciis Yunus per sia eltrovo, okupiĝas pri tiaj pruntoj... do en Tanzanujo, kie ĉiuj sindifinas malriĉuloj, starigi NeRegistaran Organizon estas nacia sporto... cetere mi opinias, ke tio fariĝis internacia sporto. Mi ne volas kaj povas detale pritrakti ĉi tiun problemon, mi aludas al ĝi nur pro mia opinio pri ties influo sur la poresperanta agado.
Sed tio povas fariĝi alia artikolo!